Paroles
Sen homa mezuro
[Verse] Hoh, kiel grandas universo kaj kiel eta estas mi kaj sensignifa mia verso kaj mia trist' kaj nostalGi'. Ke tamen ega ŝajnas homo al viruseto sur polver', al cent-miliono de atomo, kia miraklo kaj mis-ter'? [Chorus] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'. [Verse] Se mikrokosmo kosmon formas, ne bagatelas homa sort', en sekvoj eta kaŭz' enormas, grav-egas iam simpla vort'. Ĉar sam-valoras la sekundo kaj mil lum-jaroj en etern', kaj fine nur en korprofundo kuŝas de granda solvo kern'. [Chorus] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'. [Chorus] Sam-gravas eksplodeg' de astro kaj ekrideto de knabin' kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto en sentempeco kaj senfin'.