Sen homa mezuro

Sen homa mezuro

Indietronica

02:31

Songtekst

Sen homa mezuro

[Verse]
Hoh, kiel grandas universo
kaj kiel eta estas mi
kaj sensignifa mia verso
kaj mia trist' kaj nostalGi'.
Ke tamen ega ŝajnas homo
al viruseto sur polver',
al cent-miliono de atomo,
kia miraklo kaj mis-ter'?

[Chorus]
Sam-gravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.

[Verse]
Se mikrokosmo kosmon formas,
ne bagatelas homa sort',
en sekvoj eta kaŭz' enormas,
grav-egas iam simpla vort'.
Ĉar sam-valoras la sekundo
kaj mil lum-jaroj en etern',
kaj fine nur en korprofundo
kuŝas de granda solvo kern'.

[Chorus]
Sam-gravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.

[Chorus]
Sam-gravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin'
kaj nia ĝoj' kaj zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.